ライン

La Junkano N-ro 24


Esperanto kaj Mi (2) … Nakagaŭa Tokio …  paĝo 5 

   En la lasta eseo, "Gramatiko Praktiko" en "La Movado" (N-ro 626, aprilo 2003), skribita de s-ro HAYASHI Kaneyuki, li deziras, ke la interparolo, legado kaj skribado de Esperanto estas nedisigebla, la unu agado de ni, Esperantistoj. Li diras en la eseo jene:

   <Multaj japanaj lernantoj sentas, ke ili povas legi kaj skribi Esperanton sed ne povas bone paroli. ...Sed mi ĉi tie aŭdacas diri, ke tio estas MALVERO.>

Li plue diras,

   <Kiam mi aŭdas la parolon, "Mi povas iugrade legi kaj skribi Esperanton sed ne povas interparoli", mi ne povas deteni min demandi, "Do, ĉu vi VERE povas legi kaj skribi en Esperanto?" Mi tiam dubas ilian kapablon anakaŭ en lego kaj skribo.>

Kaj li konkludas jene:

   <Nun en Japanio abundas multaj japanlingve skribitaj lernolibroj pri la angla lingvo. Kompare kun ĉi tio, ne tiom ekzistas japanlingve skribitaj lernolibroj pri Esperanto, precipe kiam mi eklernis Esperanton anataŭ dekoj da jaroj. Tial mi en komenca Esperanto-lernado devis vole ne-vole legi librojn skribitajn nur en tiu ligvo. Mi supozas, ke tio ĉi iusence helpis min akiri praktikan kapablon pri Esperanto pli rapide ol pri la angla lingvo. ...
    Tiuj, kiuj daŭre vidas Esperanton nur kiel la objekton de la lernado kaj ĉiam uzas sian nacian lingvon por la lernado, ne povos praktike uzi Esperanton (ne nur en interparolo sed ankaŭ en lego kaj skribo!). Se oni celas praktikan uzon de Esperanto, ili devas vidi Esperanton ne nur kiel la lerno-objekton sed kiel la medion por la lernado. Malkapablo en interparolo signifas malkapablon en ĝenerala praktikado. Do, ni lernu Esperanton per Esperanto!>

Li pravas!!! Mi volas ree aserti, ke li pravas!!!

   La supraj citaĵoj de s-ro HAYASHI Kaneyuki min remomorigas pri miaj eldiradoj en mia klaso de legado en la lingvo angla antaŭ multaj jaroj. Mi petis unu studenton legi ĉirkaŭ unu paĝon de la angla teksto laŭte por ke la tutaj gestudentoj aŭskultu ĝin. Post li ĝin legis, mi al li diris, "Vi fermu la teksto-libron, kaj bonvole vi parolu en la lingvo japana la esencon de tio kion vi legis laŭte en la lingvo angla en la klaso." Li al mi diris, "Mi ne povas tion fari." Mi al li diris, "Kial? Mi komprenis tre bone tion kion vi laŭte legis en la lingvo angla. Kial vi ne povas esencigi en la lingvo japana tion kion vi legis en la lingvo angla?" Lia respondo estis jene: "Mi nur klopodis bone prononci la lingvon angla skribitan en la teksto-libro sen kompreni tion kion mi legis."

   Ĉu tiu, kiu havas normalan kapon, ne povas tion fari? Sed en japanaj lernejoj tio ĉi okazas foje.

   Mi ree demandas, "Ĉu tiu, kiu havas normalan kapon, ne povas tion fari?" Mi pensas, ke ĉi tio estas la agado de la homo kiu havas nenormalan kapon. Sed tio estus la agado normala en japanaj lernejoj.

   Do, mi pensis, ke ĉi tie estas la momento kiam mi devas klarigi al gestudentoj la signifon de la anglaj vortoj, "communicative reading", en Esperanto "komunikema legado." En la "communicative reading", tiu kiu legadas la tekston devas bone kompreni tion kion li legadas. Ne nur li devas bone kompreni, sed li devas enmeti tutajn emociigajn elementojn en lia legado por ke la tutaj aŭskultantoj estu emocie tuŝitaj. Tio estas la legado.

   Mi diris en la klaso, ke ni faras la normalan agadon kiam ni lagas nian denaskan lingvon, la lingvon japanan. Kial do ni ne povas la saman agadon kiam ni lagadas la lingvon anglan? Ni ne agu kiel frenezaj homoj.

   Sed, en la lernejoj japanaj kial la instruistoj de la lingvo angla, preskaŭ ĉiuj japanaj instruistoj, agadas kiel frenezaj homoj? Kial???

   Mi pensas, ke preskaŭ ĉiuj japanaj instruistoj ne povas praktiki la anglan lingvon, t.e., ili nur edukadas, iliajn gestudentojn studi la anglan lingvon, ne lerni ĝin. Tio estas kaŭzita ĉar ili neniam praktikas la lingvon anglan. Ili edukadas sed neniam praktikas. Tre nature en Japanio troviĝas nenie loko kie ili povas praktiki la anglan lingvon.

   Ili devas eliri Japanion, kaj loĝadi en la lando kie estas parolata la angla lingvo kelkajn jarojn!!! Ili devas loĝadi en la lando parolante la anglan lingvon ĉiutage!!!

(2003. 5. 25.)

 

目次に戻る    次頁へ
メール アイコン
メール
トップ アイコン
トップ

ライン