ライン

La Junkano N-ro 24


Esperanto kaj Mi (1) … Nakagaŭa Tokio …  paĝo 4 

   Antaŭ kelkaj jaroj mi ree eklernis Esperanton. Nun mi povas diri, ke mi estas tre feliĉa farante tion. Kial? Ĉar, post kiam oni atingas la retiriĝon, sin-instrui la lingvon Esperanton estas, kiel mia bedaŭrata profesoro Nukina diris, bonege.

   Sed mi havas problemon. Antaŭ nelonge, kiam mi diris en certa kunsido ke mi havas plezuron min instruante Esperanton, ĉar mi kredas, ke la lingvo estos, kiel la lingvo angla, probable post du tri centoj da jaroj. Tiam unu virino el Aŭstralio, Bahaistino kiu loĝas en Japanio, diris al mi, "Mi ne kredas tion kion vi al mi diras." Mi ŝin demandis, "Kial?" Ŝi diris, "Mi kredas, ke post dek jaroj la lingvo angla donos la lokon al Esperanto." Ŝi krome diris, ke Esperanto jam estas la komuna lingvo en la UK de Bahaistoj.

   Aŭdinte tion mi estis ĝoja, sed mi ne estis tiel optimisma kiel ŝi. Mi ne pensas, ke Esperanto fariĝos kiel la angla lingvo post dek jaroj. Mi esperas ke Esperanto fariĝos, en la proksima estonto, la internacia lingvo. Sed, margraŭ ĉio, mi ne estas tiel optimisma.

   Ĉi tie kuŝas mia problemo. Mi ĝoje volas min instrui Esperanton, sed mi ne estas tiel optimisma. Ni vidu la problemon el malsama vidpunkto. Antaŭ nelonge, ni legis en La Movado (N-ro 625, marto 2003) tion ĉi.

   > Kiun lingvon vi unue imagas pri la lingvoj instruataj en lernejoj? Tiele demandite, multaj japanoj (kaj ankaŭ aliaj nacianoj) imagas unue "La anglan lingvon", mi supozas. Do, mi plue demandas, "Kiu lingvo sekvas la anglan?" Ĉu iu el ĉefaj eŭropaj lingvoj? Ekzemple hispana, germana, franca, rusa ktp?
   Tiuj ĉi lingvoj certe estas ĉefaj lingvoj instruataj en Japanio. Sed ĉu vi ne forgesas la plej gravan lingvon? Jes - "la japanan lingvon".<

   Kaj la skribinto de tiu ĉi verko, s-ro HAJAŜI Kanejuki, konkludas jene:

   > (1) La lecionoj pri la angla lingvo, ĉu ajn por japanoj aŭ por usonanoj, havas la saman celon instrui la anglan lingvon al ili. Tial la lecionoj por japanoj devas havi komunan econ kun la lecionoj por usonanoj.
     (2) La lecionoj por japanoj, ĉu ajn pri la angla ligvo aŭ pri la japana lingvo, havas la saman celon instrui la lingvon al japanoj. Tial la lecionoj pri la angla lingvo devas havi komunan econ kun la lecionoj pri la japana lingvo.
   Sed tamen, vidu, kiel 'speciala' (aŭ eĉ 'tordita'?) estas la lecionoj pri la angla lingvo en Japanio. Tio ne taŭgas por akiri praktikan lingvokapablon. Kaj ĉu ni ne povus diri la saman problemon ankaŭ pri Esperanto? Ni povas ŝanĝi la vorton 'la angla lingvo' en la supraj priskriboj per 'Esperanto', ĉu ne? <

   Antaŭ nelonge, ankaŭ mi estis demandita de unu virino. Ŝi al mi diris, "Kiun lingvon vi unue imagas pri la lingvo instruata en lernejoj" Mi senprokraste respondis, "Kompreneble, la japanan lingvon." Ŝi ŝajnis surprizita. Verŝajne, ŝi volus al mi diri, "Ni estas japanoj, kiu nature scias denaskan lingvon, t.e., la japanan lingvon, ĉu ne?" Mi pensis, aŭ, mia animo diradis en mi,
   "Nur nemultaj japanoj VERE scias sian denaskan lingvon."


          Esperanto kaj Mi (2) sekvas.

(2003. 4. 20.)

 

目次に戻る    次頁へ
メール アイコン
メール
トップ アイコン
トップ

ライン