
| La Junkano N-ro 24 |
En lastaj jaroj, la vendosumo de libroj iom post iom malaltiĝas, kaj verkistoj asertas, ke alpruntado de libroj en bibliotekoj kaŭzas la malaltiĝon. Iu verkisto skribis en lia verkaĵo, "Kiam biblioteko alpruntas dek librojn, kio perdigus ŝancojn por esti vendita dek librojn." Kiel simpla ekonomiko tio estas! Tamen Japana Asocio de Verkistoj postulis iuspecan kompenson por "perdita profito".
Aliflanke, verkistoj de detektiva rakonto asertas, ke bibliotekoj ne alpruntu por kelkaj monatoj, ĉar iliaj verkoj estas vendebla por ĉirkaŭ duonjaro, post tiam ili apenaŭ estas vendebla. Kiel malriĉa ideo tio estas! Ili deziras, ke iliaj legantoj estu nur aĉetantoj de iliaj verkoj.
Kion vi pensas pri la aserto?
Mi, eks-bibliotekisto, rigardas tion tute alie.
Mi jene pensas pri la kaŭzo, kial vendosumo de libroj malaltiĝas.
1) Ĉar TV kaj TV-ludo allogas popolon al pli facila tempopasigo ol legado, pli da japanoj fariĝis nelegantoj, speciale junuloj.
2) Depresio kovras sur la tuta japanujo. Ĉiuj varoj apenaŭ estas vendebla nun. Povas ne esti kiel ke nur libroj estas escepto.
3) Oni eldonas tro multajn librojn. Lastatempe, sepdek mil librojn estis eldonita unu jaron. Ĉi tiu kvanto estas duoble pli granda ol antaŭ dekjaroj.
4) Prezoj de libroj ankaŭ pli altiĝas, kaj atingis super tri mil enojn mezkvante. Mezaj japanoj ne facile povas aĉeti librojn, kiuj havas prezojn pli ol tri mil enojn.
Mi jene pensas pri la rilatoj inter la eldono kaj la biblioteko.
1) Libroj en bibliotekoj vekas ĉe vizitantoj scivolemon intelektan, kaj ili depruntas kelkajn librojn, kaj ili iĝas legantoj. Plimultigi legantojn komprenebre forte ligas plimultiĝi aĉetantojn de libroj.
2) Se bibliotekoj en tuta lando povus aĉeti totale du mil ekzemplerojn de iu libro, kiun popolo ne povas aĉeti facile, la eldonisto povus fiksi pli malkaran prezon, tiam la libro havos pli multe da vendeblaj ŝancoj.
Mi elkore deziras, ke verkistoj, eldonistoj, librovendistoj kaj bibliotekistoj kunlaboru en la libromondo por kreskado de bona legantaro.
(2003. 2. --.)
Aldono … Maekawa Tuneo
Kiu havus rajton forrabi ŝancojn por legado de popolo? Se alilandanoj informiĝus pri la verkistajn asertojn, ili mirus kaj havus la dubon pri japana kulturo.
(2004. 3. 2.)
![]() メール |
![]() トップ |
