
| La Junkano N-ro 24 |
Mi estis naskita en Seulo, la ĉefurbo de Koreio, en 1937. Je la 12a horo de la 15a de aŭgusto 1945, mi vidis multajn flagojn de koreio ĉie en la urbo. Koreanoj jam redezegnis ilin el japanaj flagoj kaŝe kaj gardis ilin atendante la finon de milito. Tiam multaj inoj dancadis kaj kantadis: "Koreio venkis!" Ree kaj ree mi aŭdis la voĉon "Koreio venkis!" Tre ofte la voĉo sonas en mi. Tiam mi estis nur okjara kaj ne povas kompreni la signifon de la vortoj.
Poste mi eksciis la historian rilaton inter koreio kaj
japanio. Ju pli mi lernas la historion de movado kontraŭ
Japania regado, des pli la vortoj "Koreio venkis" iĝis grandega en mia koro. Mi estis ido de japana kolonio kiel blankulo en Sud-afriko en la epoko de rasapartio.
Ĉiuj koreioj ĝojis tiam, kiam la granda japana imperio, kiu rabis ilian patrion kaj lingvon ktp de ili, forfalis. Koreioj sentis, ke ili finfine venkis post longa batalo kontraŭ japanio kaj ili liberiĝis. Sed tio ne estis
realo. Tio estis iluzio.
Mi memoras, ke mia avo tre trankviliĝis kiam usona armeo eniris en Seulon. Mia avo antaŭ tio timis koreanojn sed ne timis usonajn soldatojn, kiuj estis hieraŭaj malamikojn. Li oferis aŭ ofertis kelkajn ĉambrojn por oficiroj de usona armeo kun granda ĝojo kaj trankvilo kontraŭ korea popolo.
Koreanoj pensis, ke ili batalas kontraŭ invadintoj. Mi havas strangan senton. En japanio mi aŭdas el neniu, ke ni malvenkis de korea popolo. Oni pensas, ke japanio malvenkis de Usono. Sed ni ignoras la korea popolo. Ĉu tia rilato povas esti sana? Iu(A) batalas kun alia(B). Sed B ne pensas, ke A batalas kontraŭ B.
Post kelkdek jaroj mi legis artikolon sur ĵurnaro, kiu raportas, ke japana ĉefministro Suzuki Zenkou vizitos
Filipinojn. En la artikolo iu grupo (Moro nacia
liberiga fronto) deklaris, ke ĝi certe atakos la ĉefministron, ĉar japanio subtenas plezidenton Markos, kiu subpremadas popolamason, kiuj bataras por gajni demokration. Kaj ĝi diris, ke se tio ne eblos, ĝi atakos japanajn kompaniojn aŭ turistojn en filipinoj. Sed neniu japano sentis ĝin serioza. Japanoj nur
pensis, ke en la lando ne estas publika ordo. Ni ne
ricevis iliajn mesaĝojn kontraŭ ni. Ni ne pensis kial
ni estas malamita. Mi ankaŭ dubas, ĉu tio estas bona
rilato?
Kiam mi estis infano, mi estis tre malsata. En 1946 mi venis al japanio el koreio kiel unu el repatriiĝantoj kaj ekloĝis en Kioto. Tiam loĝantoj en la urbo akiris manĝaĵojn de kamparanoj kontraŭ vestaĵoj aŭ aliaj aĵoj. Sed mia familio, kiu rifuĝis el kolonio, ne povis
kunporti multajn aĵojn por interŝanĝi. Mi ĉiam tiel malsatadis, ke mi provis manĝi ĉion, kion mi povas enbuŝigi eĉ herbojn vojflanke kaj mi ofte laksis. Iu vespero mi aŭdis voĉon de najbarino, kiu vokis ŝian
filon. Vespermanĝo estas preta. Odoris bonguste. Mi sentis, kial la sinjorino povas manĝigi nur sian filon dum mi estas malsata.
Mi ofte pensas, ke ni ankaŭ spertis malsaton antaŭ 50jaroj. Nun multaj infanoj en la mondo vivas en malsato. Multegaj infanoj eĉ ne povas vivi pro malsato.
Dum en evoluintaj landoj (speciale en japanio) multaj
manĝeblaj restaĵoj estas forĵetitaj. Kial ni povas
trankviliĝi? Ĉu ni rajtas resti aplomba.
Kiam mi vidas infanojn malsatajn en televiizia
novaĵo, ĉiam mi vidas min. Mi estis unu el ili antaŭ 50
jaroj. Mi volas dividi doloron kaj ĝojon kun ili.
EĈ en nia urbo nuntempe multaj homoj suferas per manko de manĝaĵon. Kio okazigas tion?
(2003. 3. 16.)
![]() メール |
![]() トップ |
